onsdag den 16. januar 2013

La Botanika Ĝardeno de Kopenhago.

La nuna botanika ĝardeno estas la kvara en la historio de Kopenhago. Ekde la komenco la ĝardenoj estis ligitaj kun la universitato de Kopenhago.

La unua botanika ĝardeno, kiu situis en la strato Krystalgade proksime al la universitato, fondiĝis en la jaro 1600 dum la reĝado de Christian IV. Ĝi estis herboĝardeno, kies plantojn oni instruie uzis en la fakultato de medicino.

Inter la jaroj 1752 kaj 1763 oni fondis la duan botanikan ĝardenon (la ĝardeno de Oeder) en la kvartalo de Amaliegade.


 La direktoro de la ĝardeno G.C.Oeder volus aperigi libron pri ĉiuj danaj kaj skandinavaj plantoj - jen li. 

 Foto Vikipedio


Li ne plenumis la revon, tamen aliaj daŭre evoluigis lian ideon.

   'Flora Danica', finfine estis eldonita en 1883. 

Flora Danica
Flora Danica (Foto Wikipedia)
 
Verŝajne pli fama estas la porcelanaĵaro kiuj ricevis la nomon 'Flora Danica.'


En 1778 la reĝo Frederik V aĉetis la parcelon, kaj samjare oni fondis la trian botanikan ĝardenon, tie kiu nuntempe situas Charlottenborg.


La kvara kaj nuntempa ĝardeno fondiĝis en 1874, kaj nuntempe estas unu el la plej ŝatitaj oazoj en la urbcentro.


Malantaŭ videblas la palmdomo, kiu estas unu el la plej grandaj vitrodomoj. (foto de vikipedio)


Troviĝas pli ol 22000 specoj da plantoj kreskante aŭ ekstere aŭ malekstere en la 27 vitrodomoj . Ekstere estas diversaj ĝardenetoj: la dana, la plurjara, la jardaŭra, la rododendra kaj la ŝtonĝardeno en kiu kreskas montaraj plantoj. Troviĝas multaj belaj arboj, inter alia estas 267 jaraĝa taksodio.


 Jen foto de taksodioj, sed ne tiuj, kiuj kreskas en la kopenhaga botanika ĝardeno.

Se vi estos iam en  Kopenhago, nepre vizitu la ĝardenon, kiu situas proksime al Nørreport.





Enhanced by Zemanta

onsdag den 2. januar 2013

La subĉiela muzeo.

La dana subĉiela muzeo estas unu el la plej grandaj kaj malnovaj subĉielaj muzeoj en la tuta mondo. Tie troviĝas pli ol 100 konstruaĵoj. La muzeo situas norde de Kopenhago en la urbo Lyngby en Nordselando.

La dana subĉiela muzeo fondiĝis en 1901 kiel sekcio de la dana Popola Muzeo, kaj en 1920 ĝi fariĝis sekcio de la Nacia Muzeo.
En la muzeo troviĝas kamparaj konstruaĵoj el diversaj regionoj de Danio, Feroaj Insuloj kaj la iamaj danaj landpartoj: Blekinge, Skanio, Halland kaj Sudŝlesvigio. Ekzemple la jena biendomo de la insulo Fanø.



La konstruaĵoj, en kiuj iam loĝis bienistoj kaj metiistoj, estas meblitaj kaj ekvipitaj laŭ regionaj kaj fakaj tradicioj. Tial vizitantoj ricevis aŭtentikajn kaj detalajn impresojn pri la kamparanaj vivmanieroj en la jaroj ekde 1650 ĝis 1940. Brutoj malnovracaj abundas tie; ŝafoj, kaproj, ĉevaloj kaj bovinoj paŝtas en la kampoj, kaj anseroj kaj anasoj naĝas en lagetoj.

En la muzeo troviĝas 25 historiaj ĝardenoj. En la tradiciaj plej malnovaj bienaj ĝardenoj kreskas floroj, fruktarboj, legomoj kaj aliaj utilaj plantoj, per kiuj la kamparanoj ankaŭ faris medicinaĵojn kaj tinkturojn. La romantika ĝardeno ankaŭ havis pavilonojn kaj gazonojn. En la grandbienaj parkoj troviĝas fremdaj kaj ekzotikaj floroj kaj grandaj legomaj ĝardenoj.


Troviĝas tri ventomueloj en la muzeo. La plej malnova (1662) estas du etaĝa pivota muelejo de Karlstrup, kiu estis translokita al la subĉiela muzeo en 1921.
 Jen ĝi.




Fuglevad ventomuelo estas de 1832. La tria estas malgranda ventomuelo de la insuleto Læsø. Akvo-muelejoj de Bornholm, Ferooj, Svedio kaj Fueno estas ankaŭ vidindaj.

Printempe, somere kaj aŭtune okazas teatraĵoj, tradiciaj ludoj, koncertoj, popola dancado kaj veturado per ĉevalo-veterilo.




Praktikaj Informoj 2013.
La adreso estas: 
Kongevejen 100, 2800 Kongens Lyngby.

Planu la veturadon per publika transporto per 'Rejseplan' (angle aŭ germane).


Oni povas senpage viziti la muzeon.


Deĵorhoroj.

Paske
Sankta jaŭdo la 28-an de marto - 2-a tago de pasko la 1-an de aprilo. 10 - 16 horoj


La muzeo estas fermita ekde la 2-a aprilo – 30-a de aprilo 2013.


Somere
1-an de majo - 20-a oktobro. 10 - 16 horoj.
La muzeo estas fermita lunde, krom la 20-a de majo (Pentekosto)


La 2-an de julio ĝis la 11-a aŭgusto . 10 - 17 horoj
La muzeo estas fermita lunde


La aŭtuna ferio.
Sabato la 12-an de oktobro ĝis dimanĉo la 20-a de oktobro. 10 - 16 horoj
La muzeo estas MALfermita lunde


Kristnasko.
Sabato kaj dimanĉo la 7-an, la 8-an, la 14-an kaj la 15-an de decembro. 10 - 16 horoj.


Pli detalaj informoj pri la muzeo angle legeblas ĉi-tie.


Enhanced by Zemanta