torsdag den 8. november 2012

Arken, Muzeo de Moderna Arto



ARKEN estas muzeo de nuntempaj artaĵoj, kiu situas en la antaŭurbo de Ishøj apud Køge Bugt (Golfo de Køge) 20 kilometrojn sude de Kopenhago. La dana vorto arken signifas la arkeon.



En 1988 la dana arkitekto Søren Robert Lund (naskiĝinte 1962) gajnis la unuan premion en konkurso por nova artmuzeo, kiu estos nomita Arken. La 15-an de marto 1996 Reĝino Margrethe de Danio inaŭguris la muzeon. La unua ekspozicio, kiu temis pri la artaĵoj de Emil Nolde kaj Kirkeby, alogis 283000 vizitantojn. En 1998 venis inter 160.000 kaj 200.000 vizitantoj. Pro la granda sukceso oni baldaŭ decidis pligrandigi la konstruaĵon. En januaro 2008 oni remalfermis ĝin, kaj la nuntempa konstruaĵo estas 50% pli granda ol la unua.

La muzeo de Arken ekspozicias modernajn artaĵojn de danaj, skandinavaj kaj internaciaj artistoj. I.a. okazis ekspozicioj de Edvard Munch, Heerup, Picasso, Chagall, Skagen-pentristoj, Cobra, Joan Miró ktp. Plue la muzeo havas kolektaron de proksimume 400 postmilitaj artaĵoj de i.a. Damien Hirst, Olafur Eliasson, Sherin Neshat, Wolfgang Tillmans, Ingar Dragset kaj Michael Elmgreen.

La muzeo situas en bela naturparko, kiu  estas egale vizitinda.




Praktikaj informoj.

 
Deĵorhoroj:
Marde, jaŭde, vendrede, sabate kaj dimanĉe 10-17 horoj.
Merkrede 10-21
Lunde la muzeo estas fermita.


Ceteraj deĵorhoroj:
lunde en semajnoj 7, 8 kaj 42.
Paske
Sankta Jaŭdo, Sankta Vendredo , Sankta Lundo.

Pentekosta Lundo kaj la 26-a de decembro. (10-17)
La 1-a kaj la 4-a de majo, Tago de la ĉieliro kaj la 5-a de junio.


La muzeo estas fermita la 24-an, la 25-an kaj la 31-an de decembro kaj la 1-an de januaro.
December 24, Christmas Day
December 31, January 1
 
Biletaj prezoj:

Plenkreskuloj
: DKK 95.
Studentoj: DKK 75. Necesas montri validan studentkarteton inklusive foton kaj la daton eksvalidigan.
Infanoj (0-17): Senpage.
Grupoj (minimume 10 personoj): DKK 80.


La adreso estas;
ARKEN - Museum of Modern Art
Skovvej 100
2635 Ishøj
Tel: 43 54 02 22 

Por angloparolantoj pliaj informoj pri la programo troviĝas ĉi-tie

Planu la veturadon per Rejseplanen (angle aŭ germane)