fredag den 19. oktober 2012

Mallonga historio de Kopenhago

Antaŭ la lastjara Universala Kongreso en Kopenhago membroj de la kopenhaga klubo kunlaborantaj Esperantigis broŝuron pri la historio de Kopenhago. Jen ĝi!


Mallonga historio de Kopenhago
Antaŭ 1000 jaroj la nuna Kopenhago estis nur malseketaj strando-marĉoj kaj
kelkaj malaltaj insuloj, kiuj ŝirmis etan negocoplacon. Ĉi tie oni vendis haringojn
kaj ŝipveturis al Skanio.

La urbo de la episkopo


Kopenhago ĉe la Sundo-bordo jam formas kadron ĉirkaŭ vivo kaj negoco dum pli ol 1000 jaroj. La
urbo ĉiam estis malferma al inspiroj deekstere: De fremdaj komercistoj, metiistoj kaj artistoj.


Militoj en malproksimaj landoj kaj landoj ĉirkaŭ Danio ankaŭ influis Kopenhagon. Ŝanĝiĝantaj potenculoj konkeris la urbon kaj decidis pri ĝi.

 En la 1100aj jaroj ”Havn” (haveno), kiel ĝi nomiĝis, akiris kreskantan signifon, kaj la
urbo estis fortigita per remparo. La katolika eklezio starigis katedralojn en Roskilde kaj Lund. La eta negocoplaco meze inter la du urboj tiel ekhavis centran situon por trafiko kaj komerco.

Absalon kiel urbomastro

Ĉirkaŭ jaro 1160 Reĝo Valdemar la Granda transdonis Kopenhagon al la episkopo de Roskilde, Absalon. Aliaj urboj de la regno havis la reĝon kiel mastron, ”Havn”,  kiu poste nomiĝis ”Købmennehavn” – la haveno de la komercistoj -  ekhavis kiel urbomastron la episkopon de Roskilde.

Dum la sekvaj jaroj la urbo kreskis ĝis la dekobla grando. Preĝejoj kaj monaĥejoj estis fonditaj. La ekonomio de la urbo floris per la enspezoj de giganta haringo-fiŝkaptado, kiu provizis grandan parton de la katolika Eŭropo per salitaj haringoj por la fasta tempo.
Malantaŭ la novaj remparoj

Reĝo Christian la kvara plivastigis Kopenhagon per du novaj urbopartoj: Nyboder (novaj dometoj) por la granda militŝipanaro, kaj por la komercistoj la kvartalo Christanshavn, kiu estis fondita laŭ modelo de Amsterdamo.

Kopenhago situas apud la plej grava ŝipvojo al la Balta Maro kaj la riĉaj nordgermanaj Hanso-urboj. Kvankam tiu situo donis povon kaj riĉon al Kopenhago, tiu ankaŭ minacis ĝian ekziston.

La nordgermanaj komercistoj, t.e. la tiel nomata Hanso plurfoje sieĝis kaj detruis la urbon. Krom tio la dana reĝo penadis repreni Kopenhagon de la episkopo. Tio finfine okazis en la jaro 1416, kiam Reĝo Erik de Pomerio transprenis la urbon. Ek de tiam Kopenhago apartenas al la reĝa posedrajto.

La centro de Nordio

Spite al jarcentoj da potencluktadoj kaj militoj la urbo daŭre pliriĉiĝis. Kopenhaganoj komercis kun amikoj kaj malamikoj. Fremdaj komercistoj venis al la urbo. Gildoj kaj universitato fondiĝis.
Kiam Reĝo Christian la kvara kroniĝis en 1596 Kopenhago estis riĉa kaj potenca. La nova reĝo decidis igi la urbon la ekonomia, religia kaj kultura centro de tuta Nordio. La reĝo fondis la unuajn komerckompaniojn kun monopolo pri negoco kun transmaraj landoj. Por limigi la importon estis fonditaj fabrikoj, tiel ke la lando mem eblis produkti plej eble multajn varojn.

La urbo kreskis

Reĝo Christian la kvara plivastigis Kopenhagon per du novaj urbopartoj: Nyboder por la granda militŝipanaro kaj la nova urboparto por la komercistoj Christianshavn, kiu estis fondita laŭ modelo de Amsterdamo. Moderna fortikaĵo kun remparoj kaj bastionoj tute ĉirkaŭis la vastigitan urbon. La fortikaĵo iom post iom kaŭzis streĉpremitajn limojn al la urbo,  kaj la en- kaj eltrafiko de la urbo devis dum preskaŭ ducent jaroj trapasi  kvar mallarĝajn urbopordegojn.
Al la urbo malantaŭ la novaj remparoj Christian la kvara venigis germanajn kaj nederlandajn arkitektojn kaj
metiistojn por konstrui pompkonstruaĵojn cele al pliigi lian prestiĝon. Ankaŭ hodiaŭ tiuj konstruaĵoj
karakterizas la urboaspekton.
Antaŭ la morto de Christian la kvara en 1648 Kopenhago  estis la ĉefa fortikaĵo kaj milithaveno de Danio, kaj la urbo estis kadro de la regna administracio kaj la centro de la nordeŭropa komerco. 


Je atako al Kopenhago en 1659 la armeo kaj la urba loĝantaro nur malfacile sukcesis venki la svedojn. Post la milito la fortikaĵoj estis plibonigitaj.

La reĝo kaj la urbo

En 1657 Reĝo Frederik la tria, sukcedanto de Christian la kvara, deklaris militon kontraŭ Svedio. Tio havis la malfeliĉan finon, ke Danio perdis ĉiun landparton oriente de la Sundo. Kopenhago ne plu situis en la centro de la regno.

Spite de pac-interkonsento la batalo daŭris. En 1659 la svedoj troviĝis antaŭ la kopenhagaj rem­paroj, post okupiĝo de la plej granda parto de la lando. Do estis batalo por la ekzisto de Danio. La reĝo kunagis kun la kopenhaganoj kaj kontraŭstaris la svedan atakon.

La reĝo fortigas sian pozicion

La okazintaĵo rezultigis vastajn konsekvencojn. La reĝo fortigis sian potencon, malprofite al la nobeluloj, kaj en la jaro 1660 sur la kastelplaco la urbanoj surprize spektis aklamon de Frederik la tria kiel la unua absoluta monarko.

Por tiel brava protekto de la urbo la burĝaro apenaŭ ricevis rekompencon. Tro granda libereco kaj potenco konfliktis kun la aŭtokrateco de la reĝo. Tamen oni establis burĝan konsilion kun 32 urbanoj submetitan al la magistrato de la reĝo, kaj konsistantan el urbestroj kaj konsilantoj.

Administraj konstruaĵoj estis starigitaj por la pli granda burokratio, kaj la vivo de la burĝaro pli kaj pli reguliĝis. Oni establis aron de noktaj gardistoj, oficoj de policestroj kaj fajrobrigad-estroj. Oni ellaboris komunajn normojn por mezuro kaj pezo. Oni ellaboris konstruleĝojn kaj multajn aliajn regulojn por la urba vivo.

Franca kortegvivo kaj aristokrataj palacoj

Granda parto de la malnova mezepoka urbo brulis en 1728, kaj la novkonstruita urbo vere iĝis la Kopenhago de la reĝo kaj la centra regantaro. La novaj domoj devis observi precizajn regulojn pri alteco, konstrumaterialo kaj arkitekturo. La novkonstruita kastelo Christiansborg iĝis pompa konstruaĵo, kiu substrekis la prestiĝon kaj potencon de la reĝo, kaj tie floris kortegvivo laŭ la franca vivmaniero.

En la jaro 1749  la reĝo donacis tergrundon por alkonstrui novan urboparton, nome Frederiksstaden (Frederik-urbo), kiun karakterizas rektliniaj stratoj kaj altrangaj palacoj por nobeluloj kaj burĝoj. Ĉi tie estis konstruitaj i.a. la kvar palacoj, kiuj konsistigas la nunan rezidejon de la reĝa familio. Ĝia arkitekturo komparas sin kun la plej bona en Eŭropo.


Modernaj tempoj


La urbo de la kopenhaganoj
En la jaro 1901 Kopenhago disvastiĝis per grandaj terenoj norde, sude kaj okcidente de la urbo. La vilaĝoj Sundby, Valby, Vanløse, Brønshøj kaj Emdrup donis lokon por la urba kreskado. Samtempe oni konstruis la novan urbodomon por servi al la nova, granda komunumo. Ĉie konstruiĝis institucioj kaj lernejoj por la rapide kreskanta loĝantaro.

Urbodomo de Kopenhago




En 1905 la nova urbodomo de Kopenhago finkonstruiĝis. La urbodomo kaj la urbdoma placo, ambaŭ desegnitaj de arkitekto Martin Nyrop baldaŭ fariĝis la nova centro de la urbo. Dum la sekvaj jaroj hoteloj kaj grandaj modernaj konstruaĵoj ekĉirkaŭis la placon kaj substrekis ĝian internacian stilon.




Elektorajto kaj sociala konscio

En 1908 ankaŭ la virinoj akiris rajton voĉdoni je la komunumaj balotoj, kaj per ŝanĝo de la konstitucio en 1915 enkondukiĝis ĝenerala elektorajto por ĉiuj sendepende de enspezo. Kiam la Socialdemokratio akiris la majoritaton de la urba konsilantaro, la urbo transprenis pli kaj pli da socialaj taskoj. Konstruiĝis modernaj loĝkvartaloj en la novaj urbopartoj kaj establiĝis parkoj, sporthaloj kaj stadionoj. Lumo kaj freŝa aero plibonigis la popolan sanstaton. Dum la 20aj kaj 30aj jaroj la amuziĝado floradis, sed samtempe la ekonomia krizo dum la 30oj sentiĝis en la urbo. La senlaboreco kreskis ĝis terura grandeco.Dum 1930aj jaroj okazis multaj demonstracioj kontraŭ la senlaboreco. Ili okazis antaŭ Christiansborg (parlamentejo) aŭ la urbodomo, ofte gvidataj de uniformita korpuso ”Ruĝaj Batalantoj 

La urbo okupiĝis

Dum la 2a mondmilito Danio, kaj do ankaŭ Kopenhago, okupiĝis per trupoj de la nazia Germanio. Sed nur dum 1943-1945 la urbo serioze sentis la militon pro sabotadoj kaj kelkaj aerbombadoj. Kompare al aliaj eŭropaj grandurboj Kopenhago trapasis preskaŭ nevundita la militon.



 La postmilita progreso
Nur malmultajn jarojn post la dua mondmilito oni komencis rekonstruon kaj urboevoluon cele al elimino de la granda bezono de loĝejoj.
La tiel nomata Fingerplan (fingroplano) de la jaro 1948 estiĝis breĉa por moderna urbo-evoluo. La ideo estis krei grandan urbon kun loĝejoj kaj industrio situitaj laŭlonge de la elirvojoj kaj fervojoj. Kaj la verdajn terenojn oni konservis kiel kojnojn direktitajn al la urba centro.

Novaj loĝterenoj kun unufamiliaj domoj kaj socialaj loĝkonstruaĵoj disvastiĝis en la antaŭurboj. Multaj virinoj ekagis en la labormerkato, kaj tio kreis bezonon de infanvartejoj kaj antaŭlernejoj. La ŝtato kaj komunumo kreis sekurecon por civitanoj de la infanvartejo ĝis la tombo, kion oni neniam vidis antaŭe.

La gajaj 60aj jaroj
Samtempe kiam la pli aĝa generacio ĝuis kreskantan bonhavon, regis kontraŭstaro inter junuloj. Okazis multaj demonstracioj kontraŭ la nuklea armilo, NATO kaj la Vjetnama Milito. En la jaro 1968 protestis studentoj kontraŭ la potenco de la universitataj profesoroj. Aliaj grupoj, la t.n. slum-okupantoj, okupis domojn destinitaj por detruo. Oni postulis influon pri la detruado, loĝpolitiko, laborkondiĉoj, kaj pli bonaj infanludejoj. La protesto atingis sian kulminon en la jaro 1971, kiam oni okupis iaman militan terenon, la kazerno de Bådsmandsstræde sur Christianshavn, kie oni fondis Fristaden Christiania ( la libera urbo Kristiania), kiel proteston kontraŭ ekzistantaj sociaj normoj. Christiania estas simbolo de junulara ribelo. Multaj ties aktivecoj vekas indignon en parto de la cetera socio.
 Renovigo kaj konservo en la 90aj jaroj
En la lastpasintaj jardekoj en la urbo oni faris grandan riparlaboron de historiaj urbopartoj, kaj domdetruojn en malnovaj laboristkvartaloj devenantaj de la finaj 1880aj jaroj. En la 1990aj jaroj  oni komencis renovigi la urboparton Vesterbro. Kontraŭe al pli fruaj riparoj oni konservis multajn domojn kaj aranĝis modernajn loĝejojn kun aktualaj instalaĵoj malantaŭ malnovaj fasadoj. La plej malnova urbokerno fariĝis merkato kaj amuziĝcentro, kiu allogas homojn de la proksimo kaj de la tuta mondo. La kultura vivo floras, interalie post la granda klopodo de la urbo Kopenhago kiel Eŭropa Kultururbo 1996.

Avangarda regiono
Komence de la nova jarmilo Kopenhago estis honorita per la malfermo de la nova Sunda Ponto (Øresundsbro), la konstruon de la metroo kaj la ambician projekton de nova urboparto, nomita Ørestad.
Tiamaniere estas la ambicio de Christian la kvara fari la regionon de la Sundo unu el la la avangarda, ekonomia kaj kultura regionoj en Norda Eŭropo survoje al realigo, sed en moderna formo.