tirsdag den 1. november 2011

Orienta Gascentralo-Teatro



Gascentraloj  estas ege utilaj konstruaĵoj, sed kutime ili estas ege malbelaj. Tamen Orienta Gascentralo, kiu estas unu el la vidindaĵoj de Kopenhago estis kaj utila kaj bela.

Malantaŭa vidaĵo. 

Orienta Gascentralo estis konstruita en la jaro 1878 laŭ la dizajno de la dana arkitekto Martin Nyrop (1849 -1921), kies dizajno de la urbdomo de Kopenhago estas mondfama.

Oni malfunkciigis la gascentralon en la jaro 1969. La konstruaĵo ekfunkciis kiel kulturejo en 1979, kaj en 1983 ĝi iĝis Orienta Gascentralo- Teatro. Tie oni povas gastigi 1000 spektantojn.

La teatra enirejo.

La konstruaĵo estas leĝe protektita.