onsdag den 29. juni 2011

Malkostaj plezuroj en la kongresa lando 2011


                                                             Danio bonvenigos VIN!



''La lando de la ĉi-jara Universala Kongreso estas la plej kosta en la tuta Eŭropa Unio. Tion montras esploro publikigita la 28-an de junio de la statistika servo de Eŭropa Unio, Eurostat.'' Skribis la redakcio de Libera Folio la 29-an de junio.

Sekvas informoj pri 'la preznivelo de restoraciaj manĝoj', kiu estas 43 % 'pli altaj ol mezume' kompare kun la preznivelo en Bulgario.


Tiuj estas malgajaj informoj por malriĉuloj, kiuj venos al Kopenhago venontmonate por partopreni la 44-an ILEI-konferencon kaj la 96-an Universala Kongreson.

Sendube Kopenhago estas multekosta urbo. Tamen multaj kopehaganoj sufiĉe malriĉaj ĝuas la vivon tie eĉ se ili evitas kostajn travivaĵojn. Per kelkaj informoj mi volus trankviligi la venontmonatajn gastojn, kiuj nun eble timas, ke ili revenu hejmen kiel senhavuloj.

Kopenhago estas internacia urbo, kaj troviĝas amaso da relative malmultekostaj kaj bonaj restaŭracioj etnaj kaj pli malofte danaj.

 Jen kelkaj ekzemploj.


'Morgenstedet' en Kristianio. http://www.morgenstedet.dk/ kiu estas vegetara restaŭracio.


Jensen's Bøfhus trovas multloke en Kopenhago. http://www.bofhus.de/
La restaŭracio Riz Raz troviĝas duloke en la urbo; Kompagnistræde 20, 1208 København K kaj St.Kannikestræde 19, 1169 København K. Tie oni povas bonege manĝi vegetare kaj nevegetare.

Ankara restaŭracio Krystalgade 8, 1172 København K. Jen laŭplaĉa bufedo. Lunĉo ĉa. 50 kr. Vespermanĝo 80 kr.

Menciinde estas aliaj manieroj monŝpari:
Pri trinkaĵoj:
Ne timu trinki la akvon kranan en Danio. Ne aĉetu botelojn da akvo surstrate, ĉar ili kostas 10 kronojn. ( ĉa1½ eŭrojn). La dana biero mondfamas. Se vi trinkos la bieron en drinkejo vi trioble pagas, kompare ol se vi aĉetos ĝin en superbazaro. Superbazaroj malmultekostaj estas Aldi, Netto kaj Fakta.

Biciklado: Vi povas lui biciklon kontraŭ 375 kr. semajne ĉe http://oesterport-cykler.dk/Rent+a+bike/Engelsk.html

                                                        Ĉieaj bicikloj en Kopenhago. 

Se sunos, guu kelkajn el la verdaĵoj senpagaj: Botanika Ĝardeno, Ĝardeno de la Reĝo, Klampenburg, Amagfælled kaj Ĝardeno de Frederiksberg ktp.

Se pluvos vizitu kelkajn el la senpagaj muzeoj:Ekzemple Nacia Muzeo, Artmuzeo de la Ŝtato kaj Kampara Muzeo (iom ekster de la urbo).
                             Botanika Ĝardeno, Kopenhago.

Preĝejoj ofte okazigas senpagajn koncertojn.

Publika transportado en Danio estas multekosta. Se vi volos veturi en la urbcentro verŝajne sufiĉas 7 taga 2 zona flekskarteto (flexcard) kontraŭ 215 kr.

Se mankas al vi la legado de gazetoj hejmlandaj,vizitu la ĉefan bibliotekon en Krystalgade. Tie eblas retumi malaltkoste.

Se vi bezonos aliajn informojn pri ŝpartrukoj kopenhagaj demandu la danajn samideanojn.










Ingen kommentarer:

Send en kommentar