lørdag den 8. maj 2010

La Citadelo de Kopenhago: 1. Iom pri ties historio.


Proksime al la Gefiona Fontano troviĝas la citadelo. En 1659, dum la dua karlgustava milito 1658 - 1660, post kiam la svedoj sturmis Kopenhagon  oni ekkonsciis pri la neceso plifortigi la kopenhagan remparon.
Pro tio la reĝo Frederik III faris kontrakton kune kun la nederlanda fortikaĵo-konstruisto Henrik Rüse. Li planis konstrui tri malantaŭen direktitajn bastionojn kaj du antaŭen direktitiajn bastionojn kontraŭ la haveno. Tiu ĉi kvinpinta stelo estis ĉirkaŭite per malpli alta ramparo kaj duobla fosaĵo. 6, 400 personoj estis  dungitaj kaj la laboro komenciĝis printempe 1662. Spite al veteraj, monaj kaj kunlaboremaj problemoj sukcesis al  Henrik Rüse akurate plenigi la projekton. La unuaj soldatoj translokiĝis en la novnomita Citadelo de Fredikshavn la 28-an de oktobro 1664.
Dum la sekvontaj 150 jaroj oni ne bezonis defendi la urbon. Tamen en 1807 la brita mararmeo atakis kaj detruis la danan mararmeon, kaj la soldatoj en la citadelo sensukcese penis forpeli  la malamikaron. Oni kapitulacis la 7-an de septembro, post kiam la britaj soldatoj okupis la fortreson dum 43 tagoj.

En 1869 oni vendis la kvartalon al la Kopenhaga Komunumo.
Nuntempe la Citadelo havas diversajn funkciojn; jen bela parko en kiu oni povas promeni kaj ĝui la naturvidindaĵojn: abundaj specoj da floroj, herboj, arboj kaj birdoj. Kelkaj el la konstruaĵoj ankoraŭ estas armeaj laborejoj.
De Churchill Parko oni eniras la citadelon per la ĉefa enirejo, kiu nomiĝas la Reĝa Pordo. Sur ties bela dekorita pordo videblas busto de la filo de Christian IV, Frederik III.
Antaŭ la pordo estas du kaponieroj, de kie oni povis pafi eventualajn atakantojn. Interne de la enirejo troviĝas gardistejo konstruite laŭ nederlanda barokstilo. Sur la ena muro pendas horloĝo kaj du sonoriloj de la antikva ĉefgardejo ĉe Kongens Nytorv. Oni translokigis tiujn aĵojn tien post kiam la gardistoj translokiĝis al la Citadelo en 1874. Sube videblas la Reĝa Pordo kaj plano de la Citadelo.
 


Ingen kommentarer:

Send en kommentar