torsdag den 19. august 2010

Somera travivaĵo

Ĉie en Danio, tiel kiel en aliaj landoj, troviĝas videblaj spuretoj de praula vivo.

 Hodiaŭ dum promenado en la bela kamparo proksime al Smørum en Selando mi tute hazarde elkovris la jenan tumulon ties nomo estas tumulo de la Reĝo Svend.




Informoj elĉerpite de la interreto ĉe: 

Dum la jaroj 2000 – 2006 oni prifosis la areon ĉirkaŭ la tumulo trovante pli ol cent antikvecajn spurojn de domoj kaj la plej antikva estas c.5.500 jaraĝa. La trovaĵoj tempe daŭris ekde de la agrikultura ŝtonepoko (3.500 a.K) dum la bronzepoko kaj la ferepoko ĝis la vikinga erao malfrua (1.000 p.K). Oni nomumas la ejon kulturo-hereda areo.

La altaĵo de la Reĝo Svend estas protektita. Oni ne prifosis ĝin. Laŭ la grandeco kaj ties situo ŝajnas ke ĝi estis konstruita dum la malnova bronzepoko antaŭ 3.400 jaroj.

La prifosantoj trovis i.a.3500 jaraĝajn silikilojn kaj argilajn vazerojn en la norda parto de la ejo. Sude ili ankaŭ trovis sporojn de kvar personoj entombigite en la jaro ĉ.2.300 a.K.

Dum la bronza epoko troviĝis 30 domoj tie. Arkeologoj trovis erojn da fandujoj kaj muldiloj, kaj tiuj pensigis ilin pri la riĉeco de la loĝigo.

Troviĝis ankaŭ spuroj de 79 domoj konstruite dum la vikinga erao (500 a.K – 900 p.K)

Kiu estis la Reĝo Svend?

 Bedaŭrinde! Google ne kapablas ĉiam respondi al miaj demandoj. Ĉu aliaj  hazarde konas la respondon? .  P.S. Dankon al Jens S.Larsen, kiu aldonis informojn pri la Reĝo Svend.

 Verŝajne estas la tombo de la Reĝo Svend Tveskæg, kiu forpelis la patron la reĝo Harald (Blåtand) la 1-a al Venden, kie li mortis en la jaro 987. Per la batalo apud Svold ĉ. en la jaro 1000, en kiu li venkis la norvegojn, la reĝo Svend fariĝis la plej potenca reĝo en skandinavio. Post kiam li konkeris grandan parton de la nordorienta Anglio inklusive la ĉefurbon York, kie li mortis en la jaro 1014. Oni venigis lian kadavron al Danio.  Jen la fonto.  

mandag den 10. maj 2010

Anders Lassen

Apud la Muzeo de la Danaj Partizanoj staras modesta statuo de imponulo.
Anders Lassen  naskiĝis en 1920 kaj li mortis la 9-an de aprilo 1945.
Li estis klerigita ĉe la prestiĝa internulejo Herlufsholm, kaj post kiam li plenumis sian klerigadon en 1935 li fariĝis komercŝipmaristo.
 La 9-an de aprilo 1940 lia ŝipo la Eleonora Mærsk estis en la Persa Bugto. Kiam la ŝipestro ricevis telegramon informante pri la Germana invado Anders Lassen persuadis lin sejli al Brita porto.
Aŭtune 1940 oni alvenis Sudafrikon, kie Anders Lassen forlasis la ŝipon kaj post eventplena ŝipsejlado al Britio li fariĝis soldato en la brita armeo. Krom rena malsano li dummilite kuraĝe batalis en i.a. Dakaro en ocidenta afriko, la greka insularo kaj finfine en Commacchio (Komaĉio) en Italio, kie li mortvundiĝis.
Li estis la sola eksterlandano kiu gajnis la Viktorian krucon dum la dua mondmilito.

lørdag den 8. maj 2010

La Citadelo de Kopenhago: 2. La kazernoj - Stokkene





La Citadelo de Kopenhago: 1. Iom pri ties historio.


Proksime al la Gefiona Fontano troviĝas la citadelo. En 1659, dum la dua karlgustava milito 1658 - 1660, post kiam la svedoj sturmis Kopenhagon  oni ekkonsciis pri la neceso plifortigi la kopenhagan remparon.
Pro tio la reĝo Frederik III faris kontrakton kune kun la nederlanda fortikaĵo-konstruisto Henrik Rüse. Li planis konstrui tri malantaŭen direktitajn bastionojn kaj du antaŭen direktitiajn bastionojn kontraŭ la haveno. Tiu ĉi kvinpinta stelo estis ĉirkaŭite per malpli alta ramparo kaj duobla fosaĵo. 6, 400 personoj estis  dungitaj kaj la laboro komenciĝis printempe 1662. Spite al veteraj, monaj kaj kunlaboremaj problemoj sukcesis al  Henrik Rüse akurate plenigi la projekton. La unuaj soldatoj translokiĝis en la novnomita Citadelo de Fredikshavn la 28-an de oktobro 1664.
Dum la sekvontaj 150 jaroj oni ne bezonis defendi la urbon. Tamen en 1807 la brita mararmeo atakis kaj detruis la danan mararmeon, kaj la soldatoj en la citadelo sensukcese penis forpeli  la malamikaron. Oni kapitulacis la 7-an de septembro, post kiam la britaj soldatoj okupis la fortreson dum 43 tagoj.

En 1869 oni vendis la kvartalon al la Kopenhaga Komunumo.
Nuntempe la Citadelo havas diversajn funkciojn; jen bela parko en kiu oni povas promeni kaj ĝui la naturvidindaĵojn: abundaj specoj da floroj, herboj, arboj kaj birdoj. Kelkaj el la konstruaĵoj ankoraŭ estas armeaj laborejoj.
De Churchill Parko oni eniras la citadelon per la ĉefa enirejo, kiu nomiĝas la Reĝa Pordo. Sur ties bela dekorita pordo videblas busto de la filo de Christian IV, Frederik III.
Antaŭ la pordo estas du kaponieroj, de kie oni povis pafi eventualajn atakantojn. Interne de la enirejo troviĝas gardistejo konstruite laŭ nederlanda barokstilo. Sur la ena muro pendas horloĝo kaj du sonoriloj de la antikva ĉefgardejo ĉe Kongens Nytorv. Oni translokigis tiujn aĵojn tien post kiam la gardistoj translokiĝis al la Citadelo en 1874. Sube videblas la Reĝa Pordo kaj plano de la Citadelo.