fredag den 30. oktober 2009

Pripensoj pri Kulturo kaj Biertrinkado.

Ĉu vi estas biertrinkanto?
Se vi jesas, vi verŝajne jam aŭdas la nomojn Carlsberg kaj Tuborg.
 Danaj biertrinkumuloj fide apogas aŭ Carlsberg aŭ Tuborg.
 Post 36 jara loĝado en tiu ĉi lando, mi ankoraŭ ne kapablas gustumi la diferencon inter la du specoj da biero!
Tamen kiam oni demandas al mi la jenan:
’Carlsberg aŭ Tuborg, ĉu?’
La respondo ĉiam jam estas:
‘Dankon! Kompreneble Carlsberg!’
Kial?
Ĉar la Nova Karlsberg Fonduso  kontribuis kaj ankoraŭ multe kontribuas al la kulturo en Danio.
 Krom la grandioza Glyptotek en la centro de Kopenhago,  belaj parkoj fariĝis eĉ pli belaj per donacoj da statuoj ktp donitaj de tiu ĉi fonduso.



Ekzemple la jena estis donaco de la Nova Karlsberg Fonduso al la Kopenhago Municipio.




Tiun ĉi bronzan kaj granitan station skulptis la skulptisto Carl Aarsleff 1853 – 1918) en 1909. Li  titolas ĝin ‘post la naĝado’ 



La statuo situas proksime al la marvirineto



Tamen mi nun ekdubetas pri la  elekto, ĉar ankaŭ Tuborg jam havas fonduson ek de la jaro 1931. Tiu ĉi subtenas socialajn kaj  mediajn projektojn. Krom tio la du fondusoj kombiniĝis en 1991. Do verdire de vidpunkto etika la elekto tute egalas!


Malfacile estas. Ankaŭ pro la fakto,  ke  mankas al mi la kapablo gustumi la diferencon!