onsdag den 26. august 2009

La muzeo de la danaj partizanoj 1940 – 1945 - Ĝisdatigo grava.





Dum la germana okupacio de Danio en la jaroj 1940 – 1945 la aŭtorituloj mortigis pli ol 100 partizanojn pro  kontraŭ-okupacia agado. Tiu ĉi muzeo estas ilia monumento.


Dumsomere 1945 la Konsilio da kontraŭstarantoj aranĝis la ekpozicion ‘Batalante Danio’. Post kiam oni ekhavis la ideon starigi konstantan partizanan muzeon. En la jaro 1957 la muzeo malfermiĝis en modesta konstrŭaĵo, kiu troviĝas en la Churchill-Parko en Langelinie. La arkitekto estis Hans Hansen. Oni inaŭguris la nuntempan ekspozicion en 1958.

La strukturo de la ekspozicio estas kronologia, montrante la evoluon de la kontraŭstara movado ek de la pacema komenco ĝis la vigle malpacema fino.




Radio-dissendilo




Presilo





Temas ne nur pri la kontraŭstarado oni ankaŭ ricevas impreson pri la epoke  ĉiutaga vivmaniero de la dana popolo. Krom la rimedoj uzataj de la kontraŭstarantoj (presiloj, malpermisitaj skribaĵoj, radioj ktp) videblas amaso da diversaj  ĉiutagaĵoj kaj vestaĵoj ekzemple : ŝuoj faritaj de fiŝhaŭto kaj vestaĵoj faritaj de paraŝutoj.



Apud la muzeo staras memfarita tanko, kiu oni konstruis dum la lastaj tagoj de la milito.




Dankon al Sven Sandø pro la fotoj. 



Ĝisdatigo de la 28-a de aŭgusto 2014.

La 28-a de aprilo 2013 incendiis la muzejo. La konstruaĵo multe difektiĝis, tial oni malkonstruis ĝin. Feliĉe ĉiuj objektoj kaj arkivoj estis savitaj. Oni planas samloke rekonstrui la muzeon, kiu laŭ la plano denove funkcios fine de la jaro 2018.

Ĝis kiam oni povos rendevue viziti la arkivojn





mandag den 24. august 2009

La fontano de Gefion - Langelinie.

La Gefiona Fontano estas la plej granda monumento en Kopenhago. La skulptisto Anders Bundgaard konstruis la monumenton en la jaroj 1897 – 99, kvankam oni fine senvualigis ĝin en 1908. La Karlsberg-fonduso kaj la Kopenhago-konsilia arto-fonduso pagis la elspezojn.
La figuro-grupo ilustras unu el la mitoj pri la diino Gefion. Laŭ la antikva skandinavia mitologio Odino trovis loĝejon sur la insulo, kiu nuntempe nomiĝas Odense en Fiono.



 Pro la fakto, ke Odin deziris posedi eĉ pli grandan teritorion li ordonis la diinon Gefion, ke ŝi petu al la legenda reĝo Gylfe donaci al Odino pli da tero.Gylfe aŭskultis la peton, kaj li promesis al ŝi tiom da tero kiom ŝi kapablos plugi dum unu nokto.Tial ŝi daŭre vojaĝis al Jotunheim, kie ŝi sekskuniĝis kune kun giganto kaj ŝi sekve naskis kvar filojn. Ilin ŝi ŝanĝigis bovojn por ke ili trenigu ŝian plugilon. La teron elplugitan ŝi ĵetis en maron inter Fiono kaj Svedio, kaj tiel kreiĝis Selando. La truo restante fariĝis la lago de Vänern en Svedio.



Jen fotoj de la fontano de Gefion. Malantaŭe la unua videablas la preĝejo de St.Albans.











 Sven Sandø kontribuis la fotojn..

lørdag den 22. august 2009

Mallonga historio pri la preĝejo de Sankta Albano

La jena estas traduko de la oficia broŝuro de la preĝejo de Sankta Albano.
En 2006 mi komencis esperantigi ĝin petante la helpon de Lene Niemann de la Dana Esperantista Fervojisto-Asocio. Sen ŝia granda apogo mi tute ne sukcesis plenumi la taskon.

Mallonga historio pri la preĝejo de Sankta Albano









La preĝejo de Sankta Albano konsekrita en 1887,  estas la unusola  Anglikana-Episkopa preĝejo en Danio. Antaũ ĝia kompletigo, angloparolantaj Kristanoj kunvenis por kulti en diverslokoj  en Kopenhago kaj Elsinoro (Helsingør).

Pli da 35 jaroj de diligenta laboromonkolektado  kaj persisto estis rekompencita per konstruo de la preĝejo de Sankta Albano de 1885 ĝis 1887.La grandiozan situon de la preĝejo, proksime al la reĝa palaco,( kaj ne malpli la marvirino)estis rezulto de helpo de la Princino Alexandra (1844-1925 filino de  reĝo Christian IX de Danio (1818-1906), kaj ŝia edzo Edward la Princo de Kimrio, poste la rego Edward VII.

La unuan ŝtonon metis la Princino de Kimrio la 19an de septembro 1885, ĉeestis Reĝo Christian IX kaj Reĝino Louise, la Caro kaj Carino de Ruso, kaj anoj de la Greka kaj aliaj Skandinaviaj reĝaj familioj la 19an de septembro 1885. La konsekreco de la preĝejo  okazis preskaũ precise du jarojn poste, kiam, en la ĉeesto de la Princo kaj la Princino de Kimrio, la Episkopo Wilkinson de Londono plenumis la konsekran ceremonion la 17an de septembro 1887.
Ekde 1887, krom aldono de la monumentoj kaj monumentaj fenestroj (por Reĝo Edward VII, la Reĝino Alexandra kaj la Princino Viggo de Danio), la preĝejo  estas preskaũ ne ŝanĝita. Tamen, evidente okazis plibonigoj, ekzemple la adicio de elektrika lumo en 1928. En 1971, danke al Doris Brown, antaũpordo aldoniĝis malantaũe de la preĝejo, tiu donas aliron al kripto, kaj (danke al Margit Heine) supra ĉambro estis konstruita en 1985 en konekso kun la centjarfestoj.

La preĝejo havas nomon laũ St Alban,  la unua angla martiro, kiu mortis en 303 p.K. Laũ la legendo, liaj restaĵoj estis transportitaj al  la preĝejo de Sankta Maria kaj Sankta Albano en Odense, Danio, kie la nomon de Sankta Albano oni ankoraũ respektegas.

La preĝejo de Sankta Alban estas belega ekzemplo de Viktoriana Gotika arkitekturo de la Fruangla stilo. Ĝin desegnis de la Viktoriana  preĝeja arkitekto  Kavaliro Arthur Blomfield, kaj ĝin plenumis la Dana arkitekto Profesoro L.Fenger. Malgraũ la tre angla aspekto de la preĝejo, plimulto de la konstruaj materialoj estas danaj. La modluroj estas kalkŝtonoj de Faxe kaj la eksteraj muroj estas glataj fenditaj flintoj de Stevns, ambaũ lokoj situas en suda Sealando. La turpinto estas farita de tranĉa ŝtono de Őlando en Svedio. La tegmento estas tegata per tegoloj el Brosely en Shropshire. Pro la karaktero de la terfundo la preĝejo konstruiĝis sur palisoj, kaj fakte la planko de la kripto estas sub la loka akvonivelo. Ĝi sekiĝas per aũtomata pumpilo, kiu nur de tempo al tempo malfunkcias.

INTERNO
La internaj plakaĵoj kaj modluroj estas de belaj blankaj kalkŝtonoj el Faxe. La plankoj pavimas per kaheloj de Campbell, kaj la predikejo, la baptujo kaj la ekrano estas farita de terakoto. Ĉi tiuj kaj multaj aliaj originaj ekipaĵoj, inklusive pliparto de la koloragitaj vitroj, estis donitaj de malavarj metiistoj  aũ individuoj en la preĝejanaro. La koston de la cilindraj sonoriloj (la turo ne estis planita por grandaj sonoriloj) grandparte financis la Princo de Kimrio. Dimanĉe la sonoriloj sonoras antaũ la frua Eũkaristia diservo.

La preĝejo ricevas nenian financan subtenon de Grandbritio, kaj same ne de Danio. Pro tio ni tre dankeme akceptas kontribuaĵojn.
 La adreso estas: Churchill Parken, Langelinie, Copenhagen
Jen la mapo!

La Marvirineto.


La dana nacia simbolo estas la statuo de la marvirineto. Ĝi estas unu el la plej famaj danaj vidindaĵoj kaj la plej fotita statuo en la tuta mondo. Tiu troviĝas ĉe la kopenhaga haveno en la kvartalo de Langelinie.

Hans Christian Andersen verkis la fabelon pri la marvirineto en 1837.
En la jaro1909 la bieristo Carl Jacobsen spektis la baleton la marvirineto de Hans Beck. Jen inspira sperto! Pro tio li ordigis konstruon de statuo honore de la marvirineto.
La skulptisto Edvard Eriksen kreis la statueton, kiu sidante sur granitan ŝtonon ĉe la kajo de Langelinie en la haveno de Kopenhago sopire stiradas al la kajo kaj atendadas la princon. Edward Eriksen decidis skulpti ŝin je la momento, kiam la vosto fariĝas gamboj.
La skulptisto elektis sian edzinon kiel la modelo por la marvirineto. La statuo kiu estas forĝita de bronzo estas 165 centimetrojn alta kaj pezas 175 kilogramojn.
la 23-an de aŭgusto 1913 la bieristo Carl Jacobsen presentis la statuon al la Kopenhaga konsilio.

Ĉiujare la 23-an de aŭgusto oni festenas ŝian naskiĝtagdatrevon per virino-grupa plonĝado en la akvo ĉirkaŭante la statuon, kaj tie ili faras la ciferon de ŝia nuna aĝo.
Fakte tiu ĉi statuo estas kopio de la originala statuo ĉe Langelinie. La heridantoj de Edvard Eriksen posedas la originalan statuon. Plue troviĝas kopio de la statuo en la dana urbo de Solvang en Usono.

La 15-an de septembro 2006 alvenis postmoderna marvirineta fratino. Ĝi troviĝas 200 metrojn for. La nova marvirineto estas parto el la skulpturaro la geno-modifita paradizo de la artisto Bjørn Nørgaard.

La marvirineto ek de la komenco de la 60 jaroj jam spertis malfeliĉajn travivaĵojn

Trifoje vandaloj farbis ĝin. unufoje oni ŝovis ĝin akven. Dufoje oni fortranĉis la kapon alifoje oni sensukcese klopodis fortranĉi la kapon. Oni iam fortranĉis la dekstran manon.

Ek de la komenco de aprilo ĝis novembro 2010 la marvirineto estos gastante Ŝanghaon por ke ŝi partoprenu la EXPO- mondo-ekspozicion.

Dankon al Sven Sandø pro la du lastaj fotoj.
Jen la mapo